Lau mia konvinko, iu persono estas nur vere morta, kiam li au si estas forgesita, kiam neniu plu scias ke li/si iam vivis. Tio estis mia plej profunda motivo por jam en miaj infanaj jaroj interesigi pri prapatroj, kaj klopodi revivigi ilin per la kolektado de informoj pri ili. Depost tiam mi dum pli ol 50 jaroj praktikis la genealogion, lau la cirkonstancoj de mia vivo kun interrompoj, surface, au tre intense kaj gisfunde.
Iom post iom eksajnas al mi ke la tempo alvenis por finrondigi la rezultojn, kaj zorgi ke ciuj atingajoj restu konservitaj por postaj generacioj, tiel ke la koncernuloj ne plu povu denove refali en kompletan forgesigon. Parte tio estas jam realigita per publikigoj en libra formo, en revuoj au per CDRom. Aliparte tio okazos per ci tiu interneta kampo.
Miaj esploraj rezultoj, foje pri direktaj prapatroj, foje liverintaj nur vanan sakspuron (sed eble interesa por aliuloj !), povas esti rubrikigataj jene:
1. | Mia propra prapatra skemo. |
2. | Bruijnsteen kaj Bruijnesteijn. |
3. | Brunstein kaj Braunstein. |
4. | Coppenrath. |
5. | Van Lammeren. |
6. | Halvegge kaj Væbner. |
7. | Halewegh. |
8. | Van Heilewegen. |
Detalaj informoj estas nur disponeblaj en la Angla (3), la Germana (3, 4) kaj Nederlanda (1-3, 5-8) lingvoj. Vi atingas la koncernajn paghojn per helpo de la navigilo, maldekstre sur via ekrano.
Estas superflue diri, ke mi volonte havos kontakton kun personoj, kiuj povas liveri aldonajn informojn au kiuj interesigas pri miaj atingajoj. Mian internetan adreson vi trovas sub la navigilo.